Pages

Tuesday, November 15, 2011

Biblia Legado: 16 Nov. 2011

(Esperanto)
2 Makabeoj 7:1, 20-31

1 Okazis, ke oni kaptis sep fratojn kune kun la patrino. La reĝo volis per vipado kaj skurĝado devigi ilin manĝi la malpermesitan porkaĵon.

20 Ekstreme admirinda estis la patrino, kaj ŝi meritas resti memorata. Ŝi vidis en unu tago perei siajn sep filojn kaj ŝi toleris tion senŝancele, dank' al sia fido je la Sinjoro.

21 Plena de noblaj sentoj, ĉiun el ili ŝi admonis en la gepatra lingvo, kaj sian virinan karakteron ŝi plifortigis per vira kuraĝo. Ŝi diris al ili:

22 Mi ne scias, kiel vi estiĝis en mia ventro, kaj ne mi donacis al vi spiron kaj vivon, kaj ne mi formis harmonian tutaĵon el viaj membroj,

23 sed la Kreinto de la mondo: Li efektivigis la estiĝon de la homo kaj de ĉiuj estaĵoj. Li redonos al vi en Sia kompatemo la spiron kaj la vivon, kiujn vi nun ne ŝparas pro amo al Lia leĝo.

24 Antioĥo kredis, ke ŝi primokas lin, kaj suspektis en ŝiaj vortoj ofendon. Nur la plej juna frato ankoraŭ vivis. Lin li provis konvinki, ne nur per vortoj, sed ankaŭ per ĵuro, ke li faros lin riĉa kaj feliĉa, se li malobservos la prapatrajn kutimojn; li ankaŭ konsideros lin kiel sian amikon kaj konfidos al li altajn postenojn.

25 Kiam la junulo tute ne priatentis tion, la reĝo petis la patrinon, ke ŝi konvinku la knabon por saviĝi.

26 Nur post longaj insistoj ŝi akceptis konvinki la filon.

27 Sed kliniĝinte super li, ŝi primokis la teruran tiranon kaj diris en la gepatra lingvo: Filo mia, kompatu min. Dum naŭ monatoj mi portis vin en la ventro, dum tri jaroj mi mamnutris vin, mi flegis kaj edukis vin ĝis tiu aĝo, kiun nun vi havas.

28 Mi petegas vin, mia infano, rigardu la ĉielon kaj la teron kaj kion ili enhavas, kaj sciu, ke Dio kreis tion el nenio, kaj simile ekestis la homa gento.

29 Ne timu ĉi ekzekutiston, sed montru vin inda je viaj fratoj kaj akceptu la morton, por ke mi reakiru vin kun viaj fratoj en la tago de la kompatemo de Dio.

30 Apenaŭ ŝi finis paroli, kiam diris la junulo: Kion vi atendas? Mi ne obeas la ordonojn de la reĝo, sed ja la ordonojn de la leĝo, kiun niaj prapatroj ricevis de Moseo.

31 Kaj vi, kiu estigis ĉiujn ĉi malfeliĉojn por la Hebreoj, vi ne eskapos la manojn de Dio.

Luko 19:11-28

11 Kaj kiam oni aŭdis tion, li parolis ankoraŭ parabolon, ĉar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos.

12 Li do diris:Unu nobelo forvojaĝis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni.

13 Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min'ojn, kaj diris al ili:Negocadu, ĝis mi revenos.

14 Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante:Ni ne volas, ke tiu viro reĝu super ni.

15 Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciiĝu, kiom ili gajnis per negocado.

16 Kaj venis la unua, kaj diris:Sinjoro, via min'o produktis dek min'ojn.

17 Kaj li diris al li:Bonege, bona servisto; ĉar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu aŭtoritaton super dek urboj.

18 Kaj venis la dua, kaj diris:Sinjoro, via min'o faris kvin min'ojn.

19 Li diris ankaŭ al tiu:Vi ankaŭ estu super kvin urboj.

20 Kaj alia venis, kaj diris:Sinjoro, jen via min'o, kiun mi konservis, flankemetitan en viŝtuko;

21 ĉar mi vin timis, ĉar vi estas homo severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis.

22 Li diris al li:El via propra buŝo mi vin juĝos, vi malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa, kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi ne semis;

23 kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke, reveninte, mi postulu ĝin kun procento?

24 Kaj li diris al la apudstarantoj:Forprenu de li la min'on, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek min'ojn.

25 (Kaj ili diris al li:Sinjoro, li havas dek min'ojn.)

26 Mi diras al vi, ke al ĉiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas.

27 Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi reĝu super ili, konduku ĉi tien, kaj mortigu ilin antaŭ mi.

28 Kaj tion dirinte, li ekiris antaŭe, suprenirante al Jerusalem.
(English)
2 Maccabees 7:1, 20-31 (Douay-Rheims)

1. It came to pass also, that seven brethren, together with their mother, were apprehended, and compelled by the king to eat swine's flesh against the law, for which end they were tormented with whips and scourges.

20 Now the mother was to be admired above measure, and worthy to be remembered by good men, who beheld her seven sons slain in the space of one day, and bore it with a good courage, for the hope that she had in God:

21 And she bravely exhorted every one of them in her own language, being filled with wisdom; and joining a man's heart to a woman's thought,

22 she said to them: I know not how you were formed in my womb; for I neither gave you breath, nor soul, nor life, neither did I frame the limbs of every one of you.

23 But the Creator of the world, that formed the nativity of man, and that found out the origin of all, he will restore to you again, in his mercy, both breath and life, as now you despise yourselves for the sake of his laws.

24 Now Antiochus, thinking himself despised, and withal despising the voice of the upbraider, when the youngest was yet alive, did not only exhort him by words, but also assured him with an oath, that he would make him a rich and a happy man, and, if he would turn from the laws of his fathers, would take him for a friend, and furnish him with things necessary.

25 But when the young man was not moved with these things, the king called the mother, and counselled her to deal with the young man to save his life.

26 And when he had exhorted her with many words she promised that she would counsel her son.

27 So bending herself towards him, mocking the cruel tyrant, she said in her own language: My son have pity upon me, that bore you nine months in my womb, and gave you suck three years, and nourished you, and brought you up unto this age.

28 I beseech you, my son, look upon heaven and earth, and all that is in them, and consider that God made them out of nothing, and mankind also:

29 So you shall not fear this tormentor, but being made a worthy partner with your brethren, receive death, that in that mercy I may receive you again with your brethren.

30 While she was yet speaking these words, the young man said: For whom do you stay? I will not obey the commandment of the king, but the commandment of the law which was given us by Moses.

31 But you that have been the author of all mischief against the Hebrews, shall not escape the hand of God.

Luke 19:11-28 (Bible in Basic English)

11 And while they were giving ear to these words, he made another story for them, because he was near Jerusalem, and because they were of the opinion that the kingdom of God was coming straight away.

12 So he said, A certain man of high birth went into a far-away country to get a kingdom for himself, and to come back.

13 And he sent for ten of his servants and gave them ten pounds and said to them, Do business with this till I come.

14 But his people had no love for him, and sent representatives after him, saying, We will not have this man for our ruler.

15 And when he came back again, having got his kingdom, he gave orders for those servants to whom he had given the money to come to him, so that he might have an account of what business they had done.

16 And the first came before him, saying, Lord, your pound has made ten pounds.

17 And he said to him, You have done well, O good servant: because you have done well in a small thing you will have authority over ten towns.

18 And another came, saying, Your pound has made five pounds.

19 And he said, You will be ruler over five towns.

20 And another came, saying, Lord, here is your pound, which I put away in a cloth;

21 Because I was in fear of you, for you are a hard man: you take up what you have not put down, and get in grain where you have not put seed.

22 He said to him, By the words of your mouth you will be judged, you bad servant. You had knowledge that I am a hard man, taking up what I have not put down and getting in grain where I have not put seed;

23 Why then did you not put my money in a bank, so that when I came I would get it back with interest?

24 And he said to the others who were near, Take the pound away from him, and give it to the man who has ten.

25 And they say to him, Lord, he has ten pounds.

26 And I say to you that to everyone who has, more will be given, but from him who has not, even what he has will be taken away.

27 And as for those who were against me, who would not have me for their ruler, let them come here, and be put to death before me.

28 And when he had said this, he went on in front of them, going up to Jerusalem.

No comments: