(Esperanto) Luko 19:1-10 1 Kaj li eniris en Jeriĥon kaj ĝin trapasis. 2 Kaj jen viro, nomata Zakĥeo; kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa. 3 Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, ĉar li estis malgranda je staturo. 4 Kaj antaŭkurinte antaŭen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; ĉar li estis preterpasonta tie. 5 Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li:Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo. 6 Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje. 7 Kaj vidinte, ĉiuj murmuris, dirante:Ĉe pekulo li eniris, por gasti. 8 Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro:Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon. 9 Kaj Jesuo diris al li:Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham. 10 Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon. 2 Makabeoj 6:18-31 18 Eleazar, unu el la plej gravaj skribistoj, viro de alta aĝo kaj kun nobla aspekto, estis devigita malfermi la buŝon por manĝi porkaĵon. 19 Sed li preferis morti en gloro ol vivi en malhonoro kaj libervole ekiris al la torturejo. 20 Li elkraĉis la viandon. Tiel devus fari ĉiuj, kiuj rezistas manĝi tion, kion manĝi estas malpermesite – eĉ ne pro amo al la kara vivo. 21 Tiuj, al kiuj oni konfidis la gvidadon de la kontraŭleĝa oferbankedo, prenis lin flanken, ĉar ili jam konis lin delonge, kaj provis persvadi lin, ke li alportigu viandon, kiun li rajtas manĝi: li eĉ mem preparu ĝin, se li nur konsumu ĝin, ŝajnigante, ke li plenumas la ordonon de la reĝo, manĝante el la oferviando. 22 Se tion li farus, li eskapus la morton, sed pro la malnova amikeco, kiu ilin ligis, ili traktus lin afable. 23 Sed li prenis noblan decidon, indan je lia aĝo kaj decan je la aŭtoritato de lia maljuneco, indan je liaj grizaj haroj kaj je la ekzempleca vivo, kiun li vivis de frua juneco, kaj super ĉio je la sankta leĝo, kiun ordonis Dio mem. Konkorde al tio li tuj respondis: Sendu min senprokraste al la Hadeso. 24 Ĉar ŝajnigo ne konvenas al nia aĝo. Multe da junaj homoj povus ekpensi, ke la naŭdekjara Eleazar alprenis fremdajn kutimojn. 25 Kaj per mia trompo, por savi kelkajn mizerajn momentojn de mia vivo, mi povus erarigi ilin, kaj mi kovrus min per honto kaj malhonoro. 26 Kaj se mi eĉ evitus pormomente la punon de homoj, nek viva nek morta mi eskapos la manojn de la Ĉiopovanto. 27 Tial prefere mi do kuraĝe redonos mian vivon; tiam mi montros min inda je mia maljuneco 28 kaj al la junuloj mi havigos noblan ekzemplon de bela morto, libervola kaj grandanima, por nia respektinda kaj sankta leĝo. Tion dirinte li tuj ekiris al la torturejo. 29 Tiuj, kiuj kondukis lin, pro liaj paroloj, kiujn ili opiniis frenezaĵo, nun ŝanĝis sian ĵusan bonvolemon en malamon. 30 Senkompate bastonita ĝismorte, suspirante li diris: La Sinjoro scias en sia sankta scio, ke mi povis eviti la morton. Kvankam mia korpo terure suferas la bastonadon, tamen mia animo volonte toleras tion, ĉar mi timas Dion. 31 Tiel li lasis per sia morto ne nur al la junuloj, sed al la plimulto de sia popolo ekzemplon de inda karaktero kaj memoraĵon de virto. | (Basic English) Luke 19:1-10 1 And he went into Jericho, and when he was going through it, 2 A man, named Zacchaeus, who was the chief tax-farmer, and a man of wealth, 3 Made an attempt to get a view of Jesus, and was not able to do so, because of the people, for he was a small man. 4 And he went quickly in front of them and got up into a tree to see him, for he was going that way. 5 And when Jesus came to the place, looking up, he said to him, Zacchaeus, be quick and come down, for I am coming to your house today. 6 And he came down quickly, and took him into his house with joy. 7 And when they saw it, they were all angry, saying, He has gone into the house of a sinner. 8 And Zacchaeus, waiting before him, said to the Lord, See, Lord, half of my goods I give to the poor, and if I have taken anything from anyone wrongly, I give him back four times as much. 9 And Jesus said to him, Today salvation has come to this house, for even he is a son of Abraham. 10 For the Son of man came to make search for those who are wandering from the way, and to be their Saviour. 2 Maccabees 6:18-31 (Douay-Rheims version) 18 Eleazar one of the chief of the scribes, a man advanced in years, and of a comely countenance, was pressed to open his mouth to eat swine's flesh. 19 But he, choosing rather a most glorious death than a hateful life, went forward voluntarily to the torment. 20 And considering in what manner he was to come to it, patiently bearing, he determined not to do any unlawful things for the love of life. 21 But they that stood by, being moved with wicked pity, for the old friendship they had with the man, taking him aside, desired that flesh might be brought which it was lawful for him to eat, that he might make as if he had eaten, as the king had commanded, of the flesh of the sacrifice: 22 That by so doing he might be delivered from death; and for the sake of their old friendship with the man, they did him this courtesy. 23 But he began to consider the dignity of his age, and his ancient years, and the inbred honour of his grey head, and his good life and conversation from a child; and he answered without delay, according to the ordinances of the holy law made by God, saying, that he would rather be sent into the other world. 24 For it does not become our age, said he, to dissemble: whereby many young persons might think that Eleazar, at the age of fourscore and ten years, had gone over to the life of the heathens: 25 And so they, through my dissimulation, and for a little time of a corruptible life, should be deceived, and hereby I should bring a stain and a curse upon my old age. 26 For though, for the present time, I should be delivered from the punishments of men, yet should I not escape the hand of the Almighty neither alive nor dead. 27 Wherefore, by departing manfully out of this life, I shall show myself worthy of my old age: 28 And I shall leave an example of fortitude to young men, if with a ready mind and constancy I suffer an honourable death, for the most venerable and most holy laws. And having spoken thus, he was forthwith carried to execution. 29 And they that led him, and had been a little before more mild, were changed to wrath for the words he had spoken, which they thought were uttered out of arrogancy. 30 But when he was now ready to die with the stripes, he groaned: and said: O Lord, who have the holy knowledge, you know manifestly that whereas I might be delivered from death, I suffer grievous pains in body: but in soul am well content to suffer these things, because I fear you. 31 Thus did this man die, leaving not only to young men, but also to the whole nation, the memory of his death, for an example of virtue and fortitude. |
and the dog went with them
La blogo pri Esperanto por Angla-lingvanoj! -
The blog about Esperanto for English speakers!
Monday, November 14, 2011
Biblia Legado: 15 Nov. 2011
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment